Aliĝilo por la legorondo de TEJO
La legorondo de TEJO estas neformala, senpaga grupo sub la interesgrupo pri Kulturo, kiu kunvenas ĉiun monaton por priparoli literaturon verkitan en la internacia lingvo. Ĝi celas tiujn, kiuj jam bone komprenas la lingvon kaj sentas sin aŭ flua aŭ preskaŭ flua, sendepende de ties nuna legemo.
Ĝi ekzistas por ke junaj esperantistoj tra la mondo povu legi subtenataj de aliaj sen la normalaj baroj de legado en nia lingvo: elektado, kosto, kaj manko de apogo/klarigoj. Ĉiun libron elektas la gvidanto el libroj senpage alireblaj rete.
La grupon gvidos Hanso BECKLIN, komisiito pri Kulturo kaj konata instruisto de Esperanto.