KER estas malferma al junaj individuaj membroj de TEJO kies aĝo estas inter 18 kaj 35 jaroj, ideale kun altnivelaj konoj de Esperanto kaj la angla. La aliĝo temas pri aktivisma engaĝiĝo kiu limigas la daŭron de la aktivisma volontulado al tiu ĉi mandato (ekde la 1-a de Septembro 2024 ĝis la 31-a de Aŭgusto 2025).
Esti KER-ano signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La KER-ano agadas en la kerna agadspaco por alporti nian vidpunkton, kiu ofte temas pri lingvopolitiko, al eksteresperantlingvaj junularaj spacoj. KER-anoj rolas en TEJO konatiĝante kun aliaj organizoj kaj parolante pri eventualaj komunaj kunlaboradoj aŭ projektoj, aŭ prezentante neformale Esperanton al aliaj homoj, adaptiĝante al la celgrupo. Aliflanke, KER-anoj kontribuas al la diskutoj kiuj okazas rete aŭ ĉeeste, foje verkante dokumentojn aŭ reagante en forumoj. Tiel ni kunportas nian kontribuon, pri la temoj pri kiuj ni spertas.
Se vi interesiĝas kaj volas aliĝi al la KER, respondu la jenan formularon!