La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Dana Esperanto Junulara Organizo (DEJO) organizas la trejnadon ‘ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj'. La trejnado donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por esti trejnita pri la temo de Edukado pri Homaj Rajtoj (EHR) kaj kiel kombini ĝin kun aliaj formoj de junulara partopreno kaj neformala edukado (NFE), kiel artismo, teatrologio kaj pli. Pli konkrete, niaj partoprenantoj havos la eblon per la trejna kurso.
La trejna kurso okazos inter mardo 26an de oktobro (alvenotago) ĝis mardo 2an de novembro 2021 (forirotago) en Ry, Danio. Ni serĉas 20 partoprenantojn, ĉefe 18-35-jarajn. Estas partoprena kotizo de 50 eŭroj pagota al la organizantoj. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ĝis 150 eŭroj repagitaj por vojaĝaj kostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.
Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ dimanĉo, la 26a de septembro. Vi povas kontakti
karlos.peskera.alonso@gmail.com por demandoj aŭ klarigoj.