La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Esplorante Demokration - Junuloj revigligas niajn demokratiojn post-pandemio'. La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por diskuti kaj lerni pli pri la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al demokratio.
La seminario okazos inter merkredo 13-a de aprilo (alventago) ĝis lundo 18-a de aprilo (forirotago; sed vi povas foriri ankaŭ la 19an kune kun la partoprenantoj de IJF) en Piani di Luzza, Udine, Italio. La labortajoj de seminario estas 14-17 aprilo 2022. La partopreno kostas 60 eŭroj, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140 eŭrojn por vojaĝaj kostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.
Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon antaŭ dimanĉo, la 13-an de marto 2022. Se vi havas dubojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Spyros je
spyros@tejo.org por respondojn kaj klarigojn.