Bonvenon al la plej mojosa literatura defio de Esperantujo! Tio estas MoVeMo 🖊️💪, jam la tria eldono, kaj tio signifas, ke eble vi revenas, eble vi estas tutnova al la defio. Ĉiukaze bonvenon, kaj sciu, ke vi pretas por partopreni tiun ĉi defion!
Vi dum tridek tagoj dediĉos vin al kreado en Esperanto. Tio povas esti verkado, legado, tradukado aŭ ajna alia arta defio, kion vi elektas por vi mem. Kiel ajn eta: kiel 3 minutoj da legado en Esperanto al kiom ajn granda: verkado de romano en monato. Vi sentos vin mejlojn for de via literatura kapablo hodiaŭ!
🖊️ Kion vi deziras fari kadre de MoVeMo?
Ĉu verki mikronovelojn? Ĉu legi ĉiu tage unu paĝon de Esperanta libro post vekiĝo? Ĉu traduki novelon de via plej ŝatata aŭtoro? Kiel kaj kion vi kreas en tiu ĉi monato en Esperanto dependas nur de vi!
🖊️ Kiel funkcias MoVeMo?
Plenigu la aliĝilon kaj poste venu al nia telegramo-grupo aŭ/kaj al niaj semajnfinaj kunvenoj en Zoom.
Ni atendas vin en la Telegramo-grupo:
https://t.me/triamovemoKaj ĉiu semajnfine dum novembro ni renkontiĝas en la
Zoom-ĉambro de Bobelarto por pridiskuti la sukcesojn kaj defiojn de la monato.
La defio troviĝas ankaŭ en Eventa Servo:
https://eventaservo.org/e/triamovemoEk al la verkado!
Stela 💪
*Tiu ĉi formularo estas ĉefe por plenigi por vi mem. En la komunumo de Bobelarto ni povas helpi vin multe pli bone atingi viajn celojn dum la defio, se ni scias kion vi planas fari.
Vi ricevos kopion de viaj respondoj. Ni sendos al vi rememorigilon antaŭ la komenco de la defio.
Per plenigado de la formularo vi konsentas ricevi novaĵojn, senpagajn PDF-ojn, inspiron pri kaj por verki de Bobelarto. La retleteron vi iam ajn povas malaboni, se ne plaĉas al vi ricevi ilin.