Demandaro por esperantistaj universitatanoj
ILEI kunlabore kun ESF kaj CED kolektas informojn pri agadoj kaj sintenoj en universitatoj kaj aliaj institucioj de supera edukado kaj scienca esplorado, kie:
a) Oni instruas Esperanton kaj/aŭ Interlingvistikon kaj/aŭ Esperantologion;
b) Esperanto-parolanto(j) instruas aŭ studas en aliaj fakoj (ekz. matematiko, ekonomio, historio);
c) Oni esploras pri Esperanto kaj/aŭ Interlingvistiko kaj/aŭ Esperantologio;
ĉ) Esperanto uzatas ajnamaniere por la eduka kaj/aŭ scienca laboro;
d) Hejmas libroj en kaj/aŭ pri Esperanto en universitataj bibliotekoj.

La kolektotajn informojn ni celas prezenti dum la ILEI-Simpozio, kiu okazos virtuale, 12-13 aŭgusto 2021, enkadre de la 54-a Kongreso de ILEI (7-14 aŭgusto 2021).

Se vi estas universitatano aŭ emeritiĝis el universitato, ni petas vin helpi per respondo al ĉi tiu demandaro.
Troviĝas ĉi-sube kvar sekcioj – bonvolu respondi tiujn, kiuj rilatas al vi.
Sekcio A: Personaj detaloj – respondebla laŭdezire.
Sekcio B: Esperantistoj pri instruado kaj studado.
Sekcio C: Esperantistoj pri esplorado.
Sekcio Ĉ: Pri la sinteno, opinioj de neesperantistaj universitatanoj rilate al Esperanto kaj Interlingvistiko.

Ni varme dankas vin pro via bonvolo helpi nin, kaj ni havas ankoraŭ peton:
Ĉi tiu demandaro estas laŭnecese konciza, sen multaj detaloj. Se vi akceptus esti intervujata skribe aŭ interparole de iu el nia teamo por pluesplori viajn respondojn, bonvolu respondi la lastan demandon de la formularo. Dankon!

Per kompletigo de ĉiu tiu demandaro, vi konsentas ke ILEI/CED/ESF rajtas uzi viajn (anomigitajn) respondojn por la projekto ĉi tie priskribita. Ni traktos ĉiujn personajn informojn kun plej granda konfidenco kaj konforme al koncernaj reguloj (GDPR). La respondoj estos konservitaj sekure en la Google-nubo. Vi rajtas peti kiam ajn forviŝon de viaj datumoj. Se vi havas demandojn pri la uzo de la datumoj, bonvolu skribi al esfacademic@esperantic.org .

Sign in to Google to save your progress. Learn more
Next
Clear form
Never submit passwords through Google Forms.
This content is neither created nor endorsed by Google. Report Abuse - Terms of Service - Privacy Policy