Junularo Esperantista Brita invitas vin al somera Esperanto-renkontiĝo en Oksfordo! La renkontiĝo okazos la 31an de Aŭgusto ĝis la 1a de Septembro kaj inkluzivos rondvojaĝo de Oksfordo, sesion kun prelegoj kaj ludoj, nia jarkunsido, kaj komunajn manĝojn.
Krome, ni atentigas, ke ne estas programkotizo. Vi devas prizorgi viajn manĝojn kaj loĝadon, sed ni volas, ke la evento estu plej alirebla kiel eble por ĉiuj.
Plenaj detaloj:
https://jeb.org.uk/eo/venonta-arangxo/