La fonduso Goldman de Esperanto-USA ofertas stipendiojn por helpi niajn membrojn partopreni
TAKE 2023 en Brazilo.
Baze ni povas helpi pri la kongres-kotizo, sed eventuale ankaŭ pri aliaj kostoj kaze de bezono. Ne hezitu mencii se vi bezonas tion, aparte se vi estas inter la subaj grupoj.
Ni aparte invitas:
- Junulojn (35 jaraĝaj kaj pli junaj)
- Homojn, kiuj neniam antaŭe partoprenis grandan internacian Esperanto-aranĝon
- Homojn, kiuj reprezentas la diversecon de Usono
- Homojn, kiuj pretas fari taskojn por Esperanto-USA (fari filmeton, verki raporton por la bulteno, prezenti ĉe la venonta Landa Kongreso, helpi plani estontajn kongresojn)