La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la trejnadon ‘Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro'. La trejnado donos la eblon al 18 aktivaj esperantistoj junuloj (junularaj laboristoj, NFE-trejnistoj kaj edukistoj, aktivuloj) de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj.
La trejna kurso okazos inter mardo 26-a de aprilo (alvenotago) ĝis lundo 2-a de majo 2022 (forirotago) en Prago, Ĉeĥio. Ni serĉas 18 partoprenantojn, ĉefe 18-35-jaraĝulojn. La partopreno kostas nur 50 eŭroj, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140 eŭrojn por vojaĝaj kostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.
Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon antaŭ dimanĉo, la 27-an de februaro 2022. Se vi havas dubojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Spyros je
spyros@tejo.org por respondojn kaj klarigojn.