La 25-an de aprilo 2021, je la 18.00 UTC, Esperantic Studies Foundation ESF prezentos:
Stela Besenyei-Merger: "Kiam denaskuloj plenkreskiĝas"
Stela tre mallonge prezentos sian dumvintran esplorprojekton rilate al Esperanto en la familio kaj fokusigos sian atenton por rakonti pri kio okazis ekde la aperigado de la dek podkastepizodoj, aldone invitos surprizgaston por fari vivan diskutrondon pri denaskuloj hodiaŭ. Viaj demandoj dum kaj post la prezentado tre bonvenas!
Aliĝu kaj vi ricevos per retpoŝto la ligilon por partopreni la eventon.
Plian informon trovu ĉe
https://esfconnected.org/esf-connected-live/