Serbia Esperanto-Ligo (SEL) realigas ĉi tiun enketon kun la celo difini strategion de plipopularigo de Esperanto. Ĉi tiu enketilo celas tiujn, kiuj jam havas spertojn el lernado de Esperanto. La enketo estas plene anonima kaj la rezultoj estos uzataj nur por la citita celo. Respondante ĉi tiun demandaron vi helpas plialtigi interesiĝon de vasta publiko pri Esperanto kaj helpas progresigon de laboro de la Ligo. Por respondi la demandaron bezonatas deko da minutoj.
SEL estas neregistara kaj neprofitcela organizo, kiu okupiĝas pri instruado de Esperanto kaj ĝia aplikado por interkompreniĝo de homoj parolantaj diversajn gepatrajn lingvojn, en diversaj formoj de internacia kunlaboro, kaj por interkultura proksimiĝo kaj interŝanĝo. SEL organizas sian agadon tra sekcioj: instruista, tradukista, junulara, kaj sekcio de blindaj esperantistoj, kaj labororganoj: Eldonkonsilio, Sekcio por informado, Laborteamo por projektoj. Membriĝi al SEL povas ĉiu kiu interesiĝas pri Esperanto kaj subtenas la celojn de SEL.
Kontakt-adreso: Serbia Esperanto-Ligo <serbialigo@gmail.com>