Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian seminarion
“Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo” de la
27-a de Marto (alventago), ĝis la
2-a de Aprilo (forirtago) en
Serrada di Folgaria, Italio, kadre de la Internacia Junulara Festivalo (IJF).
La studsesio donos la eblon al 20 junuloj pli aĝaj ol 16 jaroj loĝataj en unu de la membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj.