TEJO, kune kun GEJ (Germanio), JEFO (Francio) kaj KEJ (Katalunio) ricevis aprobon kaj monsubtenon de la Eŭropa Unio por realigi projekton pri daŭripova moviĝeblo. La formato kiun ni elektis por ĝi estis vojaĝkonkurso. Tial, de Roterdamo ĝis Barcelono, inter la 24-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto, 8 teamoj de junuloj vojaĝos tra Eŭropo solvante defiojn por gajni poentojn en la unua vojaĝkonkurso de TEJO. Plena de amuzaj kaj pensigaj aventuroj, la evento estos tute filmita. Danke al tio, ni produktos serion en Esperanto.