La 21-a de Februaro estas la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Kadre de ĝi, TEJO organizas la duan “Junuloj kaj Lingvoj” je 24-a kaj 25-a de Februaro, por rekonfirmi nian sindevigon al la plifortigo de lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto.
Se vi entuziasmas prezenti ion en via gepatra lingvo aŭ instrui vian lingvon al la tuta mondo, bonvolu plenigi ĉi tiun formularon!