La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas 2 internaciajn seminariojn kune kun IJK 2022 en Nederlando: 1) "Esplorante Inkluzivon - Atingo de vere inkluzivaj socioj" kaj 2) "Lingvoj por Demokratio: Revigligado de plurismaj demokratioj kaj lingvaj rajtoj". La seminarioj donos la eblon al 40 junuloj (20+20) de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por diskuti kaj lerni pli pri 1) la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al inkluzivo aŭ 2) lingvaj rajtoj kaj demokratio.
Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon antaŭ dimanĉo, la 12-an de junio 2022. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Spyros je
spyros@tejo.org por respondojn kaj klarigojn.